La uzo de internacia lingvo ene
de muziko estas tre natura

LITERATURA FOIRO
N-ro 192  August 2001

Intervjuo de Heliana Correa

Kial vi, David Gaines, elektis simfonion kiel esprimilon por manifesti viajn muzikajn sentimentojn?

La simfonio estas grandega kaj impona "muzikujo" kaj ĝi tre taŭgas por mia doktoriĝo.

Ĉu vi konsideras plensukcesa la tuton de la estetikaj elementoj (voco, poezio, formo, orkestro, tonalo, ktp) konsistigantan vian Simfonio N-ro 1?

Kiel komponisto mi neniam estas tute sata rilate miajn verkojn. Se mi estus rekomponinta la simfonion de la komenco, mi verŝajne farus kelkajn malgrandajn ŝanĝojn al la aranĝo de la voĉo, la profundeco de la orkestrado kaj la formo de kelkaj temoj. Sed ne plaĉas al mi rigardi malantaŭen komponiste....la verko kiel tutaĵo estas, laŭ mi, sukceso.

Ĉu via Simfonio N-ro 1 surbaze de iu anekdoto spirita aŭ historia povintus subtitoliĝi alimaniere ol ĝi estas konata nun, "La Esperanta?"

Ne, neniam mi pensis pri tio.

Laŭ la reporto de Ladislav Lani en Heroldo de Esperanto,  via kvarmovimenta kanta Simfonio N-ro 1 por mezosoprano kaj orkestro estas dediĉita al viaj gepatroj. El viaj komponaĵoj, ĉu ĝi estas la nura dediĉita al ili? Kia la kerno de via dediĉo?

Jes, estis la unua verko dediĉita al miaj gepatroj. Mia patrino ĉiam demandis, "Kiam vi dediĉos verkon al ni?" Ŝi atendis ĝis la fariĝo de tiu sufiĉe granda kaj grava verko.

Ĉu aliaj viaj komponaĵoj konsistigis tiom da motivoj el vojaĝoj kiel Simfonio N-ro 1? Kio pri la centraj motivoj?

En ĉiuj miaj verkoj ekzistas, aŭ intence aŭ senintence, eroj el miaj pertoj tra la mondo. La malsamaj muzikoj de diversaj popoloj okulfrapas min. Ekzemple, mi tre ŝatas la muzikan historion de Brazilo kaj Bulgario, inter la aliaj. Eble en kelkaj el miaj pli malgrandaj komponaĵoj oni povas aŭdi ritmojn, kio estas tute ne-usone! Pri la "centraj motivoj" de la simfonio mi nur povas diri, ke ili devenas el mia interna "muzikejo" kaj estas senevite rezulto de miaj multaj diversaj spertoj.

Mi supozas, ke post tiom da muzikaj kontaktoj, influojn vi suferis....Kiuj influoj allogis vin? Ĉi-okaze, ĉu tiuj influoj riĉigis viajn verkojn? Kaj finfine, kial vi permesis aŭ ne kelkajn influojn?

La etna muziko de aliaj popoloj, kiel mi antaŭe menciis, estas tre alloga. Ankaŭ la progresiva rokmuziko de Britio kaj Usono de la 1970aj kaj 1980aj jaroj - certe oni povas aŭdi tion jen kaj jen en motivoj kaj neregulaj ritmoj. Pri la influoj, mi nek permesas nek malpermesas. Same kiel aliaj komponistoj, la ideoj fluas kaj mi elektas aŭ forigas laŭ mia plaĉo. Mi havas miajn proprajn emojn, do certe tiuj antaŭe ekzistantaj emoj havas iom da povo.

Observanta la liston pri viaj verkoj, oni rimarkas, ke vi estas tre aktiva komponisto. Vokis mian atenton la simultaneco de kelkaj komponaĵoj viaj. Kiel vi organiziĝas tempe kaj emocie por plenumi viajn celojn?

Se mi fakte estus aktiva komponisto, tio plaĉus al mi, sed ne estas tiel! Turnu vin al Hindemith, Mozart, Hovhaness, aŭ Telemann por vidi vere aktivan komponiston. Mi, kiel doktoriĝanta studento sentis min devigita verki kiel eble pley multe por plibonigi miajn eblojn.

Kion vi sentas kiam vi komponas?

Mi deziras, ke miaj ideoj fluu tiel rapide kiel ĉe la supremenciitaj komponistoj. Komponado estas malfacila lukto por mi, ĝenerale. Mi apartenas al tiu speco rilate pli al Beethoven ol al Mozart. Do kion mi sentas, estas la lukto netigi la verkon.

Oni scias pri la rilato ekzistanta inter du el la plej gravaj homaj interesoj: muziko kaj religio. Kiel vi komprenas tiun rilaton?

Mi havas preskaŭ nenian intereson pri tio. Aliaj komponistoj kun malsamaj interesoj povus respondi al tio multe pli bone ol mi.

Ĉi-okaze, Spiritstatoj, via komponaĵo, kion signifas por vi?

En la angla lingvo, "spiritstato" estas mood. La tri movimentoj esprimas tri diversajn spiritstatojn aŭ moods. Estis bona oportuno por mi uzi esperanton kiel malkutiman "ilon" por fabriki titolojn, kiel la usonano Lou Harrison faris antaŭ kvardek jaroj.

El la organologia parto de via studado,  ĉu iu muzika instrumento speciale vekis vian atenton? Ĉu vi ludas iun instrumenton? Finfine, kion vi povas diri pri via sperto ensembligi instrumentojn kiam vi devas orkestrigi verkon?

Jes, sendube la eŭfonio (tenora tubjo) estas mia plej ŝatata instrumento. Ĝin mi ludis dum miaj universitatj jaroj, kune kun la bastrombono. Mi ĉiam sentis, kaj sentas, ke la eŭfonio havas la plej belan voĉon el la tuta blovinstrumentaro. Do, pro tio oni povas trovi ĝin en ĉiuj el miaj orkestraj partituroj. Ankaŭ mi komponis du koncertojn por tiu instrumento.

Kiuj komunaj karakteroj vi elstarigus inter la du universalaj idiomoj: muziko kaj Esperanto?

Nu, pri tio mi nur povas diri, ke ambaŭ metas siajn partoprenantojn sur egala bazo, kaj ebligas veran kunkunadon sen baroj aŭ komunikrilataj malfacilaĵoj. Por mi la uzo de internacia lingvo ene de la muziko estas tre natura kaj mi daŭrigos tiun agadon.